VINTRA VORTARETO


Fontoj:
PIV: Plena Ilustrita Vortaro, 1981
PIV-S: Suplemento de PIV, 1987
EB: Esperanta Bildvortaro, 1988
EV: Ebbe Vilborg, Ordbok Svenska-Esperanto, 1992
Met.: Detlef Meier Meteologia Terminaro, UEA 1961
Mon.: Artikolo en Monato 7/97
MP: Marco Picasso: La tunelo, 1998

La anglaj, francaj kaj germanaj tradukoj estas ĉerpitaj el vortaroj kaj povas enhavi erarojn kaj miskomprenojn.

La Vintra Vortareto estas mia propra provizora kompilaĵo. La difinoj estas miaj propraj. Nur se ili draste diverĝas de la fontaj difinoj, mi notis tion aparte.

Komentoj kaj kritiko bonvenas al Sten Johansson: stenjo@hotmail.com

a - z

anorako (PIV, EB, EV) Ventŝirma jako sen antaŭa fendo, kun kapuĉo. AN anorak FR anorak GE Anorak SV anorak

art-sketado (EB, EV) AN figure skating FR patinage artistique GE Eiskunstlauf SV konståkning

bankizo (PIV, EB, Met.) = glaci-kampo Flosanta glaci-tavolo de la Polusaj maroj. FR glaces polaires GE Polareis SV polaris

biatlono (EV) Sporta kombino de rapidskiado kaj pafado. GE Biathlon SV skidskytte

blizardo (PIV, Met.) = neĝo-ŝtormo

boat-sledo = pulko

bob(-sled)o (EB, EV) Speco de sporta sledo plurpersona. FR bob(sleigh) GE Bob SV bob

buligebla neĝo Nova neĝo de tia temperaturo, ke eblas formi bulojn el ĝi. AN wet snow FR neige molle GE Pappschnee SV kramsnö

degelaĵo (PIV) = neĝo-kaĉo Neĝo degelanta. AN slush, sleet FR gachis GE Matsch, Naßschnee SV slask

degelo (PIV, EV, Met.) Stato de degelanta neĝo kaj malfrostiĝanta tero. AN thaw FR dégel GE Tauwetter SV tö

dekliv-skiado Skiado malsupren sur deklivo per skioj kun fiksiloj, kiuj ne permesas paŝadon. AN downhill skiing FR descente GE (alpiner) Skilauf SV utförsåkning

descendejo (EB) = ski-deklivo

disglaciiĝo (Met.) = glaci-rompiĝo

disko (de ski-bastono) (EB) SV truga

duon-tubo Duon-cilindra kavaĵo en skideklivo por neĝ-tabula irado. SV half-pipe

eben-skiado Skiado sur varia tereno per skioj kun fiksiloj, kiuj permesas paŝadon. FR ski de fond GE Langlauf SV längdåkning, turåkning

elstaranta neĝ-duno Granda neĝduno kun elstaranta eĝo, kiu minacas fali kaŭzante lavangon. SV hängdriva

firno (PIV, EB, EV, Met.) Neĝo glaciiĝanta kaj naskanta glaciejon. AN firn FR névé SV firn

fiŝ-osta paŝo (EB, EV) Oblikva ambaŭflanka ski-paŝo por supreniri deklivon. GE Grätenschritt SV saxning

fok-felo (EB) = subskia felo

freŝe falinta neĝo (EV) = nova neĝo

frostiĝanta pluvo (EV) Pluvo en frosta temperaturo, kiu glaciiĝas surtere formante glatison. FR pluie glacée GE Eisregen SV underkylt regn

funikularo (PIV-S, EB) Sistemo de surtrakaj vagonoj trenataj sur deklivo per kablo. FR funiculaire GE Bergbahn SV bergbana, kabelbana

glaciejo (EB, PIV, EV) Surtera, precipe surmonta, glacio el neĝo dum jarcentoj transformiĝinta en glacion. AN glacier FR glacier GE Gletscher SV glaciär, jökel

glaci-fendo Fendo, kiu malfermiĝas en glacio (glacieja aŭ surakva) pro moviĝado de la glacio. GE Gletscherspalte SV glaciärspricka; råk

glaci-floso (Met.) Vasta flosanta glacikampo AN floe

glaci-grimpado (EB) Grimpado sur glacieja krutaĵo. SV isklättring

glaci-hokeo (EB, EV) Teama ludo de sketantoj sur glacio, kiuj ŝotas hoke-diskon per hokeilo. AN ice hockey FR hockey sur glace GE Eishockey SV ishockey

glaciiĝo (PIV, EV) Transformiĝo de akvo en glacion; ekesto de glacia tavolo flosanta sur lago aŭ maro. GE Eisbildung SV frysning; isläggning

glaci-jakto (EB, EV) Velboat-simila veturilo kun glitiloj por velado sur glacio. FR yacht à glace GE Eisjacht SV isjakt

glaci-kampo (PIV, EB, EV) Bankizo aŭ vasta, ebena glaciejo. SV isfält

glaci-kreviĝo (PIV) = glaci-rompiĝo

glaci-monto (PIV kun erara difino, EB, EV, Met.) Pecego de glaciejo, kiu atingis maron (aŭ lagon), kaj kiu estas derompita de sia flos-povo kaj fordrivas. AN iceberg FR iceberg GE Eisberg SV isberg

glaci-najloj = glaci-pikiletoj (EV: glaci-pikiloj) Paro da najloj kun teniloj, portataj ĉirkaukole, por suprentreni sin el glaci-truo. AN ice prods FR pointes GE Eisdorne SV isdubbar

glaci-nebulo (Met.) Aero plena de ŝvebantaj glacieretoj. AN icemist

glaci-prismoj (Met.) Precipito de etaj glacieroj ne disbranĉigitaj. AN ice needles SV isnålar

glaci-pikbastono (EV: glaci-pikilo) Bastono kun fina ŝtalpinto, por esplori la dikecon kaj fortecon de laga aŭ mara glacio. FR bâton ferré GE Eispickel SV ispik

glaci-pikileto = glaci-najlo (EV: glaci-pikilo)

glaci-pikilo (EV) = glaci-najlo, glaci-pikbastono

glaci-rivero (PIV, EB) = val-glaĉero Glaciejo kiu malsupreniĝas de monto kaj plenigas la fundon de valo. SV dalglaciär

glaci-rompa ŝipo = glaci-rompulo Ŝipo fortikigita por rompi ŝanelon tra mara glacio. AN ice breaker FR brise-glace GE Eisbrecher SV isbrytare

glaci-rompiĝo (EV) = glaci-kreviĝo Disrompiĝo de mara aŭ laga glacio pro varmo aŭ vento. AN breakup of the ice FR débâcle GE Eisgang SV islossning

glaci-rompulo (EB) = glaci-rompa ŝipo

glaci-ŝanelo = traglacia kanalo (EV) Irejo por ŝipoj rompita tra mara aŭ laga glacio. AN channel of open water through the ice FR chenal (dans la glace) GE Fahrrinne SV isränna

glaci-truo (EV: truo en la glacio) Truo en laga aŭ mara glacio pro rompiĝo aŭ naturaj kaŭzoj. AN hole in the ice FR trou (dans la glace) GE Eisloch SV vak; vindbrunn

glaĉero (PIV, EB, EV) = glaciejo

gleĉero (Met.) = glaci-rivero

glat-glacio (EB, EV) Glacio tute glata kaj glitiga. AN glassy ice FR glace unie GE Glatteis SV glanskis

glatiso (PIV, Met.) Pluvo, roso aŭ nebulo glaciiĝinta sur tero kaj objektoj. AN glazed frost GE Eiskruste, Glatteis SV isbark

glitilo (PIV kun signifo = sketilo, EB, EV) Parto ĉe la subo de sledo, sketilo k.s., por ebligi glitadon sur glacio aŭ malmola neĝo; konsistas el metala lameno aŭ ski-forma tabulo. AN runner FR patin (de traîneau) GE Kufe SV med

glit-pilkado (EV) = pilka glaci-hokeo

glit-ŝuo (PIV kun alia difino, EV) = sketilo

glit-veturilo (PIV, EV) = sledo

grajlo (PIV, EB, Met.) Grajno-forma neĝado aŭ hajletado. GE Frostgraupel SV kornsnö, snöhagel

hajlo (PIV, EB) Glaciiĝinta pluvo, falanta en formo de pli-malpli grandaj grajnoj. AN hail FR grêle GE Hagel SV hagel

haŭt-frostiĝo Supraĵa frostiĝo en la haŭto, videbla kiel brile blanka makulo. SV ytlig köldskada, "vit fläck"

hidrokoptero "Amfibia" motorsledo pelata de aera helico, uzebla sur akvo aŭ glacio, kiu ne subtenas aliajn veturilojn.

hoke-disko (EB, EV) Kaŭĉuka disketo uzata (anstataŭ pilko) en glaci-hokeo. AN puck FR palet GE Puck SV puck

hokeilo (PIV, EB, EV) Bastono kun alo uzata en glaci-hokeo por movi kaj ŝoti la diskon. AN hockey stick FR crosse de hockey GE Hockeyschläger SV hockeyklubba

iglo (PIV, EB, EV) Kupola kabano el neĝblokoj. FR igloo GE Iglu SV igloo

inversiĝo (EB) Direktoŝanĝo je 180 gradoj en skiado. GE Wendung (um 180 °) SV lappkast

joringo (EB) = ski-treniĝado. Atentigo: mi malrekomendas la vorton "joringo" de Esperanta Bildvortaro, kiu baziĝas sur lingva miskompreno de la norvega "ski-kjøring" = "veturado sur skioj".

kristianio (PIV, EB) Bremsado aŭ halto per transversigo de paralelaj skioj. FR christiania SV stoppsväng

kurlinga ŝtono (EB, EV) Ŝtono glitigata sur la glacio en kurlingo. SV curlingsten

kurlingo (EB, EV) Teama sporto sur glacio kun glitigado de ŝtonoj al surglacia celo. GE Curling SV curling

lavango (PIV, EB, EV, Met.) Neĝamaso glitanta de deklivo. AN avalanche FR avalanche GE Lawine SV lavin, snöskred

lifto (EB) = telfero

luĝo (PIV, EB, EV) Sporta sledeto. AN toboggan GE Rodel SV rodel

malseka neĝo Neĝo enhavanta multe da likva akvo. AN wet snow FR neige molle GE Naßschnee SV blötsnö

motor-sledo (Mon.) = neĝo-skotero

nacel-telfero (EB) Telfero veturiganta homojn en fermita konstruaĵo. FR téléphérique SV kabinbana

neĝado (PIV, EB, EV) Falado de neĝflokoj. AN snowfall FR chute de neige GE Schneefall SV snöfall

neĝ-amaso (EB, EV) Amaso da neĝo formita de vento (= neĝduno) aŭ per ŝovelado/plugado. SV snöhög, snödriva

neĝ-blinda (EV: blindigita de la neĝo) Dumtempe inflamita je la okuloj, pro troa ultraviola radiado, kaŭzita de neĝa aŭ glacia reflektado de sunlumo. FR ébloui par la neige GE Schneeblind SV snöblind

neĝ-bloko (EB) Bloko tranĉita aŭ segita el neĝo, ev. uzata por konstruado. SV snöblock

neĝ-blovaĵo (EB, EV) => neĝduno

neĝ-bulo (EB, EV) Bulo el mane kunpremita neĝo, uzata por ĵeti sur iun. AN snowball FR boule de neige GE Schneeball SV snöboll

neĝ-drivo (Met.) => neĝ-pelaĵo? (Aero plena de sxvebantaj negxeroj) AN snow lying

neĝ-duno (PIV, EV) = neĝblovaĵo Amaso da neĝo formita de la vento. AN snowdrift FR amas de neige GE Schneewehe SV snödriva

neĝero (PIV, EV) 1. = neĝfloko; 2. (Met.) = neĝkristalo

neĝ-floko (EV: floketo el neĝo) = neĝero. Floko el neĝkristaloj, falanta tra la aero. (Laŭ PIV la neĝero = floketo estas sesangula. Tio ne estas vera pri la floko, nur pri la kristalo!) AN snowflake FR flocon de neige GE Schneeflocke SV snöflinga

neĝ-gamaŝo Vestaĵo kovranta la kruron kaj piedartikon, fiksata sur la ŝuo, por protekti kontraŭ neĝo. SV snödamask

neĝ-groto Groto aŭ kavo fosita en profunda neĝo, precipe en neĝduno, por bivakado aŭ ludo. GE Schneehütte, Schneehöhle SV snöbivack, snögrotta, snökantgrop

neĝ-kanono Akvoŝprucigilo kiu produktas artefaritan neĝon por ski-deklivo. GE Schneekanone SV snökanon.

neĝ-kastelo (EV: kastelo el neĝo) Konstruaĵo el neĝbulegoj aŭ neĝblokoj dum luda neĝbula milito. SV snöfästning

neĝ-kristalo (Met.) Sesangula kristalo el frostiĝinta atmosfera akvo-vaporo. AN snow crystal GE Schneekristall SV snökristall

neĝ-krusto (EV) Krusteca supra tavolo de kuŝanta neĝo, formiĝinta pro frostiĝo kaj vento. AN crust (on snow) FR croute de neige congelée GE Harsch SV skare

neĝo-ĵetilo (EB kaj EV: neĝo-ĵeta maŝino) Maŝino por forigado de neĝo per helico. GE Schneeschleuder, Schneefräse SV snöslunga

neĝo-kaĉo (EV) = degelaĵo

neĝo-skotero (EV) = motor-sledo Motorveturilo por irado sur neĝo kun antaŭaj glitiloj kaj posta raŭpo; oni sidas rajde sur ĝi. AN snowmobile, snowcat FR motoneige GE Motorschlitten SV snöskoter

neĝo-ŝovelilo (EB, EV) Larĝa fosilo por forigado de neĝo. GE Schneeschaufel SV snöskovel

neĝo-ŝtormo (EV, Met.) = blizardo Forta vento kun neĝado. AN snowstorm FR tempête de neige GE Schneesturm SV snöstorm

neĝ-pelaĵo = neĝ-polvo Pulvora neĝo levata supren de la tero fare de vento kaj pleniganta la aeron kvazaŭ nebulo. SV snödrev

neĝ-plugilo (PIV, EB, EV) Ilo puŝata de ŝarĝaŭto aŭ traktoro por purigi vojon de neĝo. AN snowplough FR chasse-neige GE Schneepflug SV snöplog

neĝ-pluvo (EV, Met.) = pluvneĝo

neĝ-rakedo (PIV: rakedo, EB, EV) Unu el paro da kadroj kun rimena reto, fiksata subŝue, por paŝi sur neĝo. GE Schneeschuh SV snösko

neĝ-tabulo = skitabulo Tabulo iom simila al surftabulo, por gliti (kaj salti k.t.p.) sur skideklivo. SV snowboard

neĝ-traktoro Traktorsimila motorveturilo kun raŭpoj por irado sur neĝo. GE Schneewiesel SV snövessla.

neĝulo = neĝ-viro

neĝ-viro (EB, EV) = neĝulo Homsimila figuro konstruita el neĝbulegoj. AN snowman GE Schneemann SV snögubbe

nevajo (PIV) = firno?

niĉo (en neĝ-duno) Fosita ŝirmejo en neĝduno. SV nisch

nova neĝo = freŝe falinta neĝo Ĵus falinta neĝo, kutime malpeza. AN newly-fallen snow FR neige fraîche GE Neuschnee SV nysnö

pend-glacio (EB, EV) Konuso kun pinto malsupren formiĝinta de frostiĝanta gutanta akvo, ekz. de domtegmento. AN icicle FR glaçon GE Eiszapfen SV istapp

permafrosto (Met.) Ĉiama terfrosto. SV permafrost

pilka glaci-hokeo = glit-pilkado (EV) Teama sporto, similas glacihokeon, sed ludata kun pilko sur vasta glaci-ludejo de dek-unupersonaj teamoj.

pluvneĝo (PIV, EV) = neĝpluvo = slito Precipitaĵo el miksita pluvo kaj neĝo. AN sleet FR neige fondue GE Schneeregen SV regnblandad snö

promenskio (MP) Skio por ebenskiada plezur-ekskurso. SV turskida

prujno (PIV, EV, Met.) Glaciiĝinta nebulo. AN hoarfrost FR givre, gelée blanche GE Reif SV rimfrost

pulko = boat-sledo = senglitila sledo 1. Sledo kies fundo servas kiel glit-surfaco, trenata per timonetoj de ĉevalo, boaco, hundo aŭ homo. 2. Simila sledeto sentimona uzata kiel ludilo. AN (small) sledge FR luge GE Schlitten, Ackja SV pulka

pulvora neĝo Neĝtavolo el malpeza, ne kunpremita, etgrajna neĝo. SV lössnö

puŝ-sledo (EB, EV) = skut-sledo

rapid-descendo (EB, EV kun pli vasta difino) = ŝuso Skidekliva konkurso laŭ kruta deklivo, sen slalomaj bastonoj. AN downhill race FR descente GE Abfahrtslauf SV störtlopp

rapid-sketado Konkursa sketado sur glacivego. GE Eisschnelllaufwettbewerb SV skridskotävling

rejfo (Met.) Glaciiĝinta roso. AN rime FR givre, gelée blanche GE Reif SV rimfrost

retro-glita Manka je fiksiĝo malantaŭen dum skiado FR glissant (en arrière) GE rückwährts rutschend SV bakhal

seĝo-sledo (EB) = skut-sledo

seĝ-telfero (EB) Telfero, veturiganta homojn sidantajn sur seĝoj. SV stollift

senglitila sledo (EB aparta speco)= pulko

sid-stanga ski-telfero (EB) = tren-telfero

skeletono (EB) Speco de sporta sledeto.

sketado (PIV, EB, EV) Irado per sketiloj sur glacio. FR patinage GE Eislaufen, Schlittschuhlaufen SV skridskoåkning

sket-ekskurso Hobia sketado sur laga aŭ mara glacio. FR patinage de randonné GE Langlauf (Schlittschuhe) SV långfärdsskridskoåkning

sketilo (PIV, EB, EV) = glit-ŝuo Ilo por glit-irado sur glacio, konsistanta el glitilo kun aŭ sen firme fiksita ŝuo. AN skate FR patin GE Schlittschuh SV skridsko

sket-velado (EB, EV) Sketado per helpo de portata velo. GE Eissegeln SV skridskosegling

skiado (PIV, EB, EV) Irado per skioj sur neĝo. FR ski GE Skilaufen SV skidåkning

ski-bastono (PIV, EB, EV) Bastono uzata por apogi sin kaj puŝi sin antaŭen dum skiado. AN ski stick FR bâton de ski GE Skistock SV skidstav

ski-deklivo (EV) = slalom-vego (EB) = slalomejo = descendejo (EB) Neĝa deklivo por skie gliti malsupren, preparita aŭ ne per premado por havi firman grundon. AN ski slope FR descente, piste GE Skihang SV skidbacke

ski-fiksilo (EB) = ski-ligilo Aparato por fiksi ŝuon al skio, senmove por deklivskiado, aŭ kun levebla kalkano por ebenskiado. AN ski binding FR fixation GE Skibindung SV skidbindning

ski-irejo = ski-vojo

ski-ligilo (EV) = ski-fiksilo

skio (PIV, EB, EV) Unu el paro da longaj, mallarĝaj tabuloj el ligno aŭ plasto por gliti sur neĝo. AN ski FR ski GE Ski SV skida

ski-saltejo (EB, EV) Skideklivo kun konstruita supra irejo, de kie skianto ĵetas sin por longa salto, kaj suba alteriĝejo. AN ski jump FR tremplin de ski GE Sprungschanze SV hoppbacke

ski-salto (EB, EV) Salto, aŭ pli ĝuste ŝvebado, de skisaltejo. AN ski jumping FR saut à skis GE Skispringen SV backhoppning

ski-spuro (EB, EV) 1. Postsigna sulko farita de skiinto sur neĝtavolo. 2. Intence kreita tia sulko por pli komforte skii. FR piste GE 1. Skispur 2. Loipe SV skidspår

ski-ŝuo (EB) Ŝuo konvena por alfiksi skiojn. GE Skischuh SV skidsko, pjäxa

ski-tabulo = neĝ-tabulo

ski-telfero (EB, EV) Telfero uzata por transporti deklivskiantojn supren. AN ski lift FR remontée mécanique, téléski GE Skilift SV skidlift

ski-treniĝado Veturado sur skioj post ĉevalo, neĝoskotero aŭ alio. FR ski-kjœring GE Skikjoring SV tolkning

ski-vakso (PIV, EB, EV) Vakso ŝmirata sub skio por doni samtempe kapablon gliti kaj fikstreti por puŝi sin antaŭen. AN ski wax FR fart GE Skiwachs SV valla

ski-vojo = ski-irejo Konvena itinero por skii en tereno, markita aŭ ne per apartaj signoj. SV skidled, vinterled

skut-sledo = puŝ-sledo = seĝo-sledo Sledo kun longaj glitiloj kaj antaŭa sidloko, puŝata de homo, kiu paŝas inter la glitiloj aŭ skutas la sledon, starante sur unu glitilo. GE Tretschlitten SV sparkstötting

slalomejo (EV) = ski-deklivo

slalomo (PIV, EB, EV) Vetkura ski-descendo zigzage inter bastonoj. AN slalom FR slalom GE Slalom SV slalom

slalom-vego (EB) = ski-deklivo (preparita)

sledeto Malgranda sledo, por sporto aŭ ludo. AN sledge, toboggan SV pulka, rodel

sledo (PIV, EB, EV) Veturilo kun aŭ sen subaj glitiloj por glitado sur neĝo aŭ glacio, trenata aŭ puŝata aŭ pelata de motoro. AN sleigh, sledge, sled FR traîneau GE Schlitten SV släde, kälke

slito (Met.) = pluv-neĝo

subskia felo = fok-felo Felo natura aŭ sinteza, metata sub skio, por faciligi paŝadon supren laŭ deklivo. SV stighud

surglacia aŭto-vojo Provizora vintra aŭtovojo aranĝata sur laga aŭ mara glacio. SV vinterväg, isväg

ŝuso (EB) = rapid-descendo

telemarko (PIV, EB, EV) Speciala arto turniĝi dum deklivskiado, kun ne-paralelaj skioj. SV telemarksväng

telfero (PIV, EB, EV) Transportilo el moviĝanta kablo por treni homojn aŭ varojn supren. AN lift, elevator, aerial cableway FR remontée mécanique, téléski GE Lift SV lift, linbana

ter-frosto (Met.) Grunda glaciiĝo. SV tjäle

tren-telfero = sid-stanga ski-telfero Telfero, kiu trenas deklivskiantojn supren dum ili staras sur la neĝa grundo. FR remonte-pente, tire-fesses GE Schlepplift SV släplift

val-glaĉero (EB) = glaci-rivero

vent-sako Granda sako el maldika ŝtofo, en kiu du-tri personoj povas ŝirmi sin kontraŭ la vento. SV vindsäck

vent-ŝirmilo Simpla konstruaĵo por ŝirmi kontraŭ la vento. GE Windschutz SV vindskydd



1998-10-05