historio de kukolo
ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo
kukolo
lasta redakto: 2013-10-18.
eldono 44a, 2013-10-18
- enkonduko de la opcio „laŭlitere“.
- forigo de misfunkcia gugla blogoserĉo.
- refreŝigo de la listo de serĉeblaj retejoj.
eldono 43a, 2012-06-20
en junio 2012 guglo forlasas la specialan rolon de plus-signo, ĉar ĝi volas ebligi serĉon de esprimoj kiel „c++“. en kukolo la aŭtomata aldono de „+kaj“ kaj „+estas“
por trudi la serĉon de tiuj mallongaj vortoj (laŭ la antaŭa sintakso)
do kaŭzas malabundajn rezultojn. eldono 43a forigas la
plus-signon de ili.
eldonoj 41a kaj 42a, 2011-12-14
fine de 2011 guglo ekmalpermesas kadran prezenton de siaj
rezultoj. eldono 41a avizas pri la problemo. eldono 42a
forigas la kadrojn. de tiam la kukola serĉilo restas en en unu
folio aŭ fenestro (depende je viaj
foliumilaj agordoj) kaj la guglaj respondoj aperas en alia folio aŭ
fenestro.
eldono 40a, 2011-03-15
- serĉesprimo kaj opcioj konserviĝas, kiam oni ŝanĝas la dismeton de kadroj
- nova opcio „jes/ne“ apud la listo de retejoj —
„ne“ signifas: ne serĉu en tiu retejo
- korekto de la adreso de steb
- aldono de wikitrans en la listo de retejoj
- iso-lat3 kodo de litero ĥo kaŭzis rompon de serĉataj vortoj
en guglo, sekve ĝi restas denun senŝanĝa (restas kiel unikoda ĥ)
eldono 39a, 2010-01-18
- la listo de respondoj aperas ĉiam en la lingvo internacia
- aŭtomata enhavtabelo aperas en helpo-paĝoj (ekzemple en ĉi tiu)
- oni povas libere entajpi la trian plus-vorton
- en agordoj nova butono por regi ĉiujn literumojn samklake
- en agordoj nova butono por regi ĉiujn fleksiojn samklake
- kelkaj plusaj retejoj.
eldono 38a, 2009-12-21
laŭ proponoj kaj kun helpo de roel haveman:
- bilda logotipo
- „helpo pri kukolo“ aperas en aparta paĝo
- nova paĝo „kiel ligi al kukolo“
- stiloj kaj ĵavaskriptaĵoj iĝas apartigitaj en propraj dosieroj
- kelkaj adresoj de retejoj ricevas korektojn.
eldono 37a
ĉio iĝas reprogramita en pli objektostila ĵavaskripto.
prahistorio
kukolo estiĝis en ĉirkaŭe 2004 kiel privata rimedo
por esplori esperantajn tekstojn en interreto.
en 2005 ĝi publikiĝis ĉe la retgrupo „revuloj“,
kiel helpilo por trovi ekzemplajn frazojn en la redaktado de
reta vortaro.
iom poste roel haveman bonvolis gastigi kukolon
en sia retejo
tekstoj.nl, kiu jam listigis multajn utilajn informojn por tradukistoj.
pliajn prakukolologiajn elementojn vi trovos en la
koncerna artikolo de vikipedio.
ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo
kukolo
lasta redakto: 2013-10-18.