|
Kio estas Akordo? Akordo estas seppersona senakompana kantgrupo el Nederlando. Akordo kantas nur en Esperanto. Jen la Akordanoj: Rineke Hoens, soprano Saskia Idzerda, soprano/aldo Marwine van der Molen, aldo Jeroen Balkenende, tenoro Sander van Huijzen, tenoro Danny ten Haaf, baso Arjen-Sjoerd de Vries, baso Montru permuse por vidi al kiu homo apartenas ĉiu nomo. Repertuaro Nia repertuaro konsistas el kvarvoĉaj kantoj de diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de popolkantoj ĝis rokmuziko. Preskaŭ ĉiuj kantoj ricevis tradukon en Esperanto aŭ - pli libere - Esperantan version, verkitan speciale por Akordo. Plej multajn tradukojn faris Roel Haveman. Historio Akordo ekzistas ekde 1988 kaj en 1989 ĝi unuafoje prezentiĝis en nederlanda Esperanto-aranĝo. En 1992 sekvis la unua koncerto ekster Nederlando kaj en 1996 aperis la unua kompaktdisko. Pliaj informoj akceptas viajn demandojn kaj petojn rilate al Akordo kaj ties koncertoj, kompaktdiskoj kaj ĉi tiu ttt-ejo. |
NovaĵojAkordo koncertis dum UK en Vilno, Litovio
Muzikpluvo reeldoniĝisAkordo kunlabore kun Tekstoj reeldonis la kompaktdiskon "Muzikpluvo" originale eldonita en 1996. Kristnaska kordoLa kompaktdisko "Kristnaska kordo" estas la dua kompaktdisko de Akordo kaj aperis en 2003. Nova retpaĝo pri AkordoLa retpaĝoj pri Akordo ĉe MusicExpress estas nun ankaŭ legeblaj en Esperanto! Akordo serĉas ankoraŭ aldonAkordo bezonas aldon, sed ankaŭ alivoĉaj kantemuloj estas bonvenaj. |
MusicExpress: |
Nian ttt-ejon subtenas:
|